Skip to content

Esperanto/kurso-zagreba-metodo

Repository files navigation

La esperanto-kurso laŭ la Zagreba metodo

Aliĝu la babililon https://gitter.im/Esperanto/kurso-zagreba-metodo

Tiu deponejo enhavas la Esperanto-kurson laŭ la Zagreba metodo en strukturita datumaranĝo. Do, la kompleta enhavo estas konservita per YAML-dosieroj, facile legeblaj per diversaj komputilaj programlingvoj – kaj ankaŭ por homoj.

Tiel oni facile kaj rapide povos krei eldonaĵojn de la kurso en HTML, EPUB, PDF aŭ ia ajn formo.

Demonstraĵo

Kiel krei eligon

HTML

python generate.py --lingvo en --eligformo html

Kreas HTML-dosierujon en html_generiloj/output/en.

PDF kaj EPUB

Vi bezonas Pandoc, minimume versionon 2.

python generate.py --lingvo en --eligformo md 

Eligas la tutan kurson en Markdown al STDOUT, tial per:

python generate.py --lingvo en --eligformo md | pandoc --latex-engine=xelatex -o en.pdf
python generate.py --lingvo en --eligformo md | pandoc -o en.epub

oni povas krei kaj PDF kaj EPUB dosieron.

Limigu enhavon

python generate.py --lingvo en --eligformo md --printendaj-partoj ekzerco2 solvo2
  --printendaj-lecionoj 1 2 3

Eligu nur ekzercon 2 kaj sian solvon, kaj nur de lecionoj 1, 2, 3. Legu plu per python generate.py --help.

Eksperimenta PWA-subteno

  • https://esperanto.github.io/kurso-zagreba-metodo/ - En Android, aperas sugesto instali la aplikaĵon, en aliaj platformoj eblas instali ĝin per la opcio en la menuo en Chrome. Sendepende de tia instalado, la paĝaro ebligas uzi la paĝojn eksterrete post unuafoja vizitado.

Permesiloj

Tiun ĉi kurson oni povas libere uzi, kondiĉe ke oni nomas la aŭtorojn.

Esperantaj tekstoj

permesilo

La Esperantaj leciontekstoj en la kurso enhavo/netradukenda/tekstoj devas resti neŝanĝitaj. Tial aplikas la CC BY-ND 4.0.

Aliaj dosieroj

permesilo

Ĉion alian oni povas ŝanĝi. Tial aplikas la CC BY 4.0.

Pliaj tradukoj?

Ĉu vi volas traduki la kurson al nova lingvo? Belege! Bonvole plulegu tie.